:: wikimiki.org ::
| Lauragais |
Lauragais
Geografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Lauragais
----
Lauragais [lorage], okcitanlingve Lauragués [laŭrages], estas regioneto (france : "pays") sur departementoj Haute-Garonne, Tarn kaj Aude nomita laŭ la urbeto Laurac. Ĝi estis ege prospera en la 14-a jarcento pro la kulturo de paŝtelo el kiu oni fabrikas konkoformajn malmolaĵojn (france : "cocagne") . La franca esprimo Pays de cocagne plu nomas mitan riĉan landon.
Vilaĝoj en Lauragais :
Caraman, Lanta, Sainte-Apollonie, Tarabel.
Eksteraj ligoj :
- [http://mescladis.free.fr/cocagne.htm Iom pri] Lauragais, Pays de Cocagne, Katarismo
- [http://www.couleur-lauragais.fr/ Riĉenhava TTT-ejo de loka gazeto kun lokaj historio kulturo ktp.]
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
TarnGeografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Tarn < Francaj departementoj
----
Tarn [tarn], okcitanlingve Tarn [tar], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia nomo devenas el la samnomata rivero kiu alfluas al Garono. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 5 751 km² kaj havas 343 340 loĝantojn. La ĉefurbo de Tarn estas Albi.
Aliaj notindaj urboj estas: Castres, Gaillac, Carmaux, Graulhet, Mazamet, Lavaur.
Valoj de diversaj riveroj, montetoj, altebenaĵoj (1200 metrojn) konsistigas la pejzaĝon de la departemento.
Agrikulturo restas grava aktiveco : bredado, cerealoj, fruktoj kaj vinoj. La vinoj farataj ĉirkaŭ la urbo Gaillac estas konataj per ilia bongusta qvalito. La tradicia industrio de Tarn estis longtempe la minejoj, sed tiuj konas de kelkaj jaroj gravan krizon. Nun disvolviĝas novaj industrioj pli modernaj en la plej dinamismaj urboj kiel Albi aŭ Castres. Tarn nun ĝuas bonegan ligon per modernaj vojoj al Tuluzo, ĉefurbo de la regiono kaj plej granda urbo en sudokcidenta Francio.
Turismo estas ankaŭ grava ekonomia sektoro, dank'al riĉa historia heredaĵo (mezepokaj vilaĝoj kaj kasteloj, malnova urbo Albi). La "verda turismo" nun ankaŭ rapide disvolviĝas : regiona natura parko de Alta Langvedoko, grotoj, gastronomia turismo.
Kategorio:Francaj Departementoj
ja:タルヌ県
AudeGeografio > Eŭropo > Francio > Langvedoko-Rusiljono > Aude < Francaj departementoj
-----
Aude [od], aŭ okcitanlingve Aude [aŭde], estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi etendiĝas sur 6 232 km², kaj havas populacion de 310 000 loĝantoj.
De la Mediteraneo ĝis la Pireneoj, Aude, kiun oni ankaŭ kromnomas la "Katara Lando", posedas tian diversecon da pejzaĝoj kaj prestiĝaj lokoj, ke ĝi kontentigos la plej postulemajn vizitantojn.
En spektakla naturmedio vi malkovros la kastelojn de la katara lando, sed ankaŭ la mezepokan urbon Carcassonne, la abatejojn kaj klostrojn romanikajn, la prahistoriajn grotojn, aŭ la rozajn flamengojn, kiuj vivas en la lagunoj de nia marbordo. Vi ankaŭ povos promenadi sub la ombrejoj centjaraj de la Suda Kanalo, aŭ praktiki ĉiajn sportokupiĝojn en la montaro, same kiel ĉe la marbordo.
Sed ĉiukaze ne rezistu al la invito de la frandemaj plaĉoj, de la grandaj vinoj kaj la tuta "audea" gastronomio. En Aude estas la ebleco travivi feriojn eksterordinarajn!
La konstruado en la 17-a jarcento de tiu ĉi verko longa je pli ol 240 km daŭris 14 jarojn. La Suda Kanalo (france : Canal du Midi ) posedas pli ol 350 kluzojn, pontojn, akveduktojn, inter kiuj kelkaj neniam estis transformitaj ekde sia oriĝino. Tiu ĉi ensemblo estis klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESKO en 1996.
La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri Aude-on, ĝian diversecon kaj riĉecon laŭlonge de la tricentjaraj arboj.
De la flavaj ebenaĵoj de Lauragais-regiono ĝis la mediteranea marbordo, la navigado estas mirinde facila ! Vi troviĝos for de la streso kaj de la trafikstopadoj ! Laŭ la irvojo akva, ŝiphaltejoj aparte aranĝitaj permesos al vi malkovri la vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn. La haŭlovojo vin permesos ankaŭ ekskursi, bicikli au ludi " pétanque-on " (globludi).
Sportokupiĝoj en naturo
En Aude eblas praktiki ĉiusezone viajn preferitajn aktivaĵojn. Fiŝkaptado en la maro, velado aŭ nenifarado sur la strandoj, golfo en Carcassonne, sportoj en kurantaj akvoj aŭ kanuo en la Alta Valo de Aude, bonfartigado en niaj banejoj, aŭ ekskursado piede, rajde, montbicikle ĉie en la Katara Lando& ĉio eblas!
Niaj vojoj aparte aranĝitaj por la ekskursado, kiel la fama "katara pado" aŭ la "Transéquestre" (longa rajdekskursovojo) vin transportos ĝis la pintlokoj de nia tumulta historio. Sekvu viajn dezirojn, plibonigu viajn rezultojn, tenu vian bonfarton fizikan malkovrante grandiozajn pejzaĝojn!
Kasteloj kaj monaĥejoj
Transéquestre
Quéribus, Lastours, Peyrepertuse, Termes, Villerouge& De Corbières ĝis Pays d'Olmes impresaj mezepokaj fortresoj, kiujn oni ankaŭ kromnomas " vertigaj citadeloj ", akompanas la promenantojn pasantaj en la paŝoj de malaperinta religio.
Dank'al aranĝo de ekspozicioj pri diversaj temoj en ĉiu kastelo, tiu vojiro estas vera invito por revivi la epopeon de la Kataroj. En la Mezepoko la landetoj de Aude nombris ne malpli ol dudekon da monaĥejoj kaj priorejoj.
Hodiaŭ nia irvojo trapasas dekon da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn historio legacis al ni. Sub la monaĥejaj volboj sin sekvas la epokoj, de Fontfroide al St Papoul, de Lagrasse al St Hilaire au Caunes - Minervois& la vojo de la abatejoj estas vojaĝo tra spaco kaj tempo.
La mediteranea marbordo :
La "audea" marbordo ĝuas 50 kilometrojn da fajnsablaj plaĝoj kun familiaj kaj tradiciaj banejoj, naturismaj vilaĝoj, ĉiam hommezuraj, kie ĉiaj aktivaĵojn estas proponataj al la turistoj. Ĉio estas je mallonga distanco de la majestaj landinternaj pejzaĝoj, kaj de la lagunoj, naturrezervejo kaj rifuĝejo por multaj animalaj specioj.
Sed oni ankaŭ povas sin dediĉi al navigaj okupiĝoj sur la multnombraj lagetoj ombrecaj, piede de la Nigra Montaro aŭ en la Pireneoj.
Gastronomio kaj vinoj
La "Aude-a" pasio por bonaj vinoj iĝis kvazaŭ rito, kvazaŭ tradicio. Blankaj, rozaj aŭ ruĝaj vinoj& la famo de la grandaj vinoj de Aude jam de longe transpasis la regionajn limojn : Corbières, Fitou, Minervois, Blanquette de Limoŭ (plej malnova ŝaŭmvino de la mondo), Clape-Quatourze, Cabardès, Malepère&
De la lokaj vinoj por la inicitoj ĝis la plej grandaj klasigitaj vinoj, la tuta vinopaletro prezentiĝas en tiuj vitejoj sub atlantikaj kaj mediteraneaj influoj.
Jam fama pro ĝiaj kasteloj kaj pejzaĝoj, Aude asertas sin pli kaj pli kiel grava gastronomia regiono. Dank'al ĝia geografia situo rezultas la "Aude-a" kuirarto el miksiĝo inter franca sudokcidenta kaj mediteranea tradicioj : fumaĵita fiŝaĵo, ostro, olivo en Minervois kaj ĉe la marbordo, " foie gras " (grashepataĵo) aŭ " confits " (graskonservitaj anasoj aŭ anseroj) en Lauragais, peklaĵoj en la Nigra Montaro, fromaĝoj el Pireneoj kaj Corbières, kaj ankaŭ la fama "cassoulet" (kasuleto : fazeoloj kun confits aŭ kolbasoj) el Castelnaudary kaj Carcassonne, kiu estas la ambasadoro de nia gastronomio!
Urboj kaj vilaĝoj
Carcassonne]
Kvazaŭ mozaiko de urboj kaj vilaĝoj similas Aude al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon. Unuarange estas Carcassonne kaj Narbonne, sed ankaŭ multego da vilaĝetoj aŭtentikaj, kiuj ĉiuj siamaniere atestas pri la "Aude-a" diverseco : " circulades " (rondformaj vilaĝoj), florumitaj vilaĝoj, klasigitaj historiaj vilaĝoj, ktp&
Carcassonne plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo estas ankaŭ klasigita de UNESKO kiel parton de la Monda Kulturheredaĵo. Ĝi entenas 3 kilometrojn da remparoj, 52 turojn, la grafkastelon, vera fortreso ene de la fortreso, la bazilikon, arkitektura juvelo kun siaj gotikaj kaj romanikaj stiloj. Narbonne la tiama ĉefurbo de romia provinco, pordo al la Mediteraneo, donacas al siaj vizitantoj la elstaran arkitekturon de la ĉefepiskopa palaco, kaj siajn malrektajn stratetojn.
Ekstera ligo
- [http://mescladis.free.fr/katara-lando.htm Aude, la lando de la kataroj]
Kategorio:Francaj Departementoj
ja:オード県
Sainte-ApollonieGeografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Supra Garono > Sainte-Apollonie
----
Vilaĝeto kun deko da domoj sur komunumoj Lanta kaj Aurin en regioneto Lauragais [Lorage], departemento Haute-Garonne, 20 km oriente de Tuluzo.
http://meta.wikipedia.org/upload/c/c0/SteApollonie.jpeg
TarabelGeografio > Eŭropo > Francio > Haute-Garonne > Tarabel < Lauragais
-----
Lauragais
Tarabel (1°40'E, 43°31'N) estas vilaĝo en Lauragais, situanta dudekon da kilometroj oriente de Tuluzo en la departemento Haute-Garonne (Francio).
Ĝi estas kampara komunumo kies plej granda surfaco estas dediĉita al agrikulturo (maizo, tritiko, sunfloro, sojo, ktp.). La proksimeco de Tuluzo sentiĝas pro la konstruado de novaj hejmoj kiel individuaj domoj. Meze de la vilaĝo staras kastelo el la 15-a jarcento, preĝejo kaj tradiciaj domoj, ĉiuj konstruitaj el tuluzaj rozkoloraj brikoj.
En septembro 2003 malfermiĝis nova lernejo kreita dank al la kunlaboro de kvin aliaj najbaraj komunumoj ( Caragoudes, Maureville, Mourvilles-Basses, Ségreville kaj Toutens) kadre de SIVUSEM (Syndicat Intercommunal à Vocation Unique Scolaire Elémentaire et Maternelle Interkomunuma sindikato kun unika celo lerneja elementa kaj infanĝardena). La lernejo akceptas 126 infanojn en 2003.
Eksteraj ligoj
[http://arnolag.free.fr/Lieux/Tarabel.htm Bildoj de Tarabel]
Artikoloj el [http://www.couleur-lauragais.fr/ Couleur Lauragais] ("Koloro Lauragais", loka gazeto kaj TTT-ejo)
: [http://www.couleur-lauragais.fr/pages/journaux/2003/cl51/Balades.htm Balades du côté de Caraman et de Lanta] Promenoj en la ĉirkaŭo de Caraman kaj Lanta.
: [http://www.couleur-lauragais.fr/pages/journaux/1998/cl6/balade.htm Balade en Lantarès ] Promenoj en Lantalando
: [http://www.couleur-lauragais.fr/pages/journaux/2001/cl34/dossier.htm Les Châteaux du Pastel] Kasteloj del' paŝtelo
KatarismoKatarismo estis mezepoka kristana herezo, kiu floris en suda Francio en la 12-a jarcento. Ĝia plej furora branĉo estis albigensismo.
La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, katharos, kiu signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons òmes aŭ bons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).
Ili kredis en Jesuo kiel filo de Dio. Ili havis viroj kaj virinoj
kiel pastroj. La virino estis Konsideritaj egalaj al la viro antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekoj de kredantoj kaj kredantinoj.
La pastroj kaj pastrinoj faris votojn de ne manĝi viandon, ne ovojn ne lakton, vivi en ĉasteco, vivi la Veron, kaj ne posedi persone nenion.
Ili vidis la Roma egliso kiel nevera kristana egliso. Ili ne akceptis la Pap.
ne Mario kiel patrino de Dio. Ili kredis ke Jesuo ne naskiĝis kiel homo,
ke li estis ĉiam spirito. Ile ne akceptis la ritoj de la Roma egliso.
Ili estis pacamantojn kaj ne kredis en perforto.
La Roma egliso komencis bruligi ilin ekde 1022 kaj daŭris 300 jaroj bruliganta mmiloj de kataroj inoj kaj viroj, ĉar ili ne akceptis alia ol ilia kredo kiel vera.
Fontoj:
- Anne Brenon: Les Archipesl Cathares
Les Femmes Cathares.
- Rene Weis: The Yellow Cross: The Story of the Last Cathars 1290-1329
- Stephen O'Shea:
The Perfect Heresy: The Revolutionary Life and Death of the Medieval Cathars
- Zoe Oldenbourg: Massacre at Montsegur: A History of the Albigensian Crusade
- Philippe Contal:
- http://www.cathares.org
Ekstera ligo
- [http://mescladis.free.fr/katara-lando.htm Aude, la lando de la kataroj]
Kategorio:Kristanismo
ja:カタリ派
simple:Cathar
Andres GerberAndres Gerber (b. 26 April, 1973) is a professional Swiss footballer.
He has four caps for Switzerland as a midfielder and currently plays for FC Thun 1898 of Switzerland.
External links
- [http://www.uefa.com/competitions/UCL/Players/Player=20447/index.html Official UEFA player page]
Gerber, Andres
Gerber, Andres
darmowe statystyki online casinos hotel a Venezia Doda i Virgin slots
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Unimak
Unimak, WHEC-379
Radio call sign: NBVG
--------------------------------------------------------------------------------
Class history—The Casco class ships were built as small seaplane tenders by the US Navy. They were designed to operate out of small harbors and atolls and had a shallow draft. The fact that the class was very seaworthy, had good habitability, and long range made them well suited to ocean-station duty. In fact, an assessment made by the Coast Guard on the suitability of these vessels for Coast Guard service noted:
"The workmanship on the vessel is generally quite s
|
Muthal-aazhvaargal
Mudal-aazhvaargal:
These are three: PoigaiAzhwar , born in Kanchipuram under asterism ‘Tiruvonam’,
Bhoothathazwar , born in Tirukkadalmallai under asterism ‘avittam’ and
Peyazhwar , born in Mylapore under asterism ‘sadhayam’.These are the earliest of the Alvars. 'Muthal' in Tamil, means 'the first'.
All three, who lived about 500 A.D., were renunciates with total dispassion, full of divine enlightenment and God-intoxication. They did not mix with the ordinary people of this mundane world. They never stayed at the same place. Instead
|
|
|
McCabe Measure
General
Cyclomatic complexity is a software metric (measurement) concept in computational complexity theory. It was developed by Thomas McCabe and is used to generally measure the complexity of a program. It directly measures the number of linearly independent paths through a program's source code.
The concept, although not the method, is somewhat similar to that o
|
Saffron (Firefly)
Saffron is one of several known aliases of a fictional character, played by Christina Hendricks, featured in the short-lived science-fiction television series Firefly, written by Joss Whedon. She is a very crafty and apparently amoral con artist wh
|
|